Tuteca ena reflekto

Ju pli granda estas la angulo al la normalo, des pli malgranda estas la frakcio de lumo elsendita, ĝis la angulo je kiu okazas la tuteca ena reflekto (blua linio). La koloro de la radioj estas nur por helpi distingi la radioj sur la bildo, kaj ne estas intencita por indiki iun koloran (ondolongan) dependecon.
Tuteca ena reflekto

Tuteca ena reflekto

Plurfoja tuteca ena reflekto
Tuteca ena reflekto videblas je la aero-akva rando.

En elektromagnetismo, plejofte en optiko, tuteca ena reflekto estas fenomeno kiu okazas kiam radio de lumo trafas randon inter mediumoj je angulo pli granda ol certa krita angulo kun respekto al la normalo al la surfaco. Se la refrakta indico estas pli malgranda trans la rando, do lumo ne povas trapasi kaj la tuta lumo estas reflektita. La krita angulo estas la angulo de klino pli supre de kiu la tuteca ena reflekto okazas.

Kiam lumo trapasas randon inter materialoj kun malsamaj refraktaj indeksoj, la luma fasko estas parte refraktata je la randa surfaco, kaj parte reflektata. Tamen, se la angulo de klino estas pli granda (kio estas la radio estas pli proksima al estado paralela al la rando) ol la krita angulo (kiu estas la angulo de klino je kiu lumo estas refraktata tiel ke ĝi vojaĝas laŭ la rando) do la lumo ne trapasas la randon entute kaj anstataŭe estas tutece reflektata reen enen. Ĉi tio povas nur okazi kie lumo vojaĝas el mediumo kun pli granda refrakta indico al tiu kun malgranda refrakta indico. Ekzemple, ĝi estos okazas en traoasado el vitro enen de aero, sed ne en trapasado el aero enen de vitro.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search